Enkomputiligis Don HARLOW

Konsekvenca kanto

de William AULD

Aperis en la poŝtolisto "esperantokulturo" 2004.10.31


For neologismoj! ―
jen devizo brava;
ĉiu hom' konsentas,
ke ĝi estas prava.

Novajn vortojn oni
nepre ne komprenas ―
la signifon eĉ per
gloso ne divenas.

Enkonduki vortojn ―
kia aroganto!
Plej indigne plendas
ĉiu lernadanto.

For neologismoj ―
hejmbakita aro!
Al la evoluo
ili estas baro.

Ho, tre grava estas
la problemo ― sciu
ĉiun esp-an vorton
hejme bakis iu;

tial devas esti
fonto de konsento
nur la du mil vortoj
de la fundamento.

Sed tre granda parto
de ĉi tiu list'
estas ruz' sukcesa
de l' neologist';

tial ni akceptu
kun skrupula kribro
nur la naŭcent vortojn
de l' Unua Libro.

Sed eĉ ilin kreis
pape per dekret'
Zamenhof en jar' mil ―
okcent-okdek-sep:

do la malamiko
de neologism'
ĵetu ankaŭ ilin
al inferabism'!

Kaj por konsekvenco
damni sin je muto,
ĉar la lingvo estas
hejmbakita tuto.