Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiam vi foriras, mia amato, Videblas sur mia haŭto la makuloj de viaj tuŝoj. Kvazaŭ violaj spuroj de linko kuranta tra la dezerto. Kiam vi foriras, mia amato, eternas sur mia sata korpo l' odoro de via ŝvito, kvazaŭ roskovritaj frumatenaj herboj. Kiam vi foriras, mia amato, Vibras en mia sunsubiranimo, la notoj de la deziroj kiuj kune lulis niajn ekstazajn momentojn. Kiam vi foriras, mia amato, restas sur miaj lipoj ebriaj la eliksira gusto de l' ardaj kisoj Kiuj rave traskuis mian korpon. Kiam vi foriras, mia amato, per pilgrimaj paŝoj vojaĝante, La destino sin rivelas kristale kaj vi revenas pasie al mi konstante. |