Enkomputiligis Don HARLOW

Lolkanto kaj lelkanto pri nova kulmino

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.06


Temas pri eksperimenta teksto, kaj oni avertiĝu, ke provo uzi la eksperimentajn morfemojn aliloke certe kondukos al nekompreno. La TTTeja posedanto cetere volas averti, ke la radiko "lol'" jam estas tute bona vorto en Esperanto, konenda de ĉiu migranto tra altgresejo en la aŭtuna sezono.

Vento, pluvo, neghblovado
ne malhelpas vin, Movado:
tion montras IJTP,
partoprenis ja multopo!

Kvankam post pluv' sekvis negho,
bolis granda kunvenego!
Jen kelkopoj venis are,
jen ech aroj venis, klare!

Venis lol centkvindekopoj,
kaj lol cent-dudek-duopoj,
kaj cent lol dudekdu-opoj,
kaj cent dudek lel duopoj!

Glosoj

lel: limindika unumorfema vorto, por apartigi du vortojn
lol: limindika unumorfema vorto, por apartigi du vortojn kaj por indiki, ke la dua vorto estas plurradika
IJTP: Mi ne scias, kio ghi estas, sed ghi okazas chiun trian jaron. La lasta IJTP okazis en A'ugusto de la jaro 2004.