Enkomputiligis Don HARLOW |
Omaĝe al poetino Bernardete Asensi
Jen Magia Cigana kun inspiro konkeras nian mondon poezian per dolĉa muzikeco de la Liro pluverkante poemojn emociajn. Leviĝas kaj refalas l' akvomaro sub blovo de la vento ... Jen la Ondo! Jen Bernardete verkas sen komparo kaj sincere aplaŭdas tuta rondo. Venkas premion ĉarma vers-Sireno, okazas festo en la oceano; en la Olimpo, Jupitera beno dum ni gratulas ŝin sur la ekrano. La ĉeeston de nova poetino, kies versoj plenigas ĉies korojn, plue tostas per glaso da bonvino la kolegaro, kiu amas ... florojn! |