Enkomputiligis Don HARLOW

Malserioza poemeto

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.01.22


Morgaŭ verkos mi neniom!
Mi decidis dormi iom!
Kial fuŝi vian tagon,
se mi havas dormosakon!

Morgaŭ Espon mi ne fuŝos,
nek labilajn sentojn tuŝos.
El la ter' ne kreskas oro:
sekvu tago de laboro!

Malhieraŭ estos same,
mi laboros nur profane.
Tio estas ja pli grava,
ol verkado eĉ plej brava.