Enkomputiligis Don HARLOW |
(Kanto de saksa esperantisto)
Ne ekzistas fakso saksa, saksaj faksoj kaj faksiloj! Kiel do mi, sakso, faksu, dum la sekvaj du monatoj? Fulm-faksiloj ja aperos eble post ses-sep semajnoj sed ĝis tiam kiel faksi, se ni havus faks-aferojn? En ĉi skiza kanto mia mi sincere, jen, promesas: mi pri sekso ne faksados! 'stu faksado laborcela, aŭ por nia Esperanto! |