Enkomputiligis Don HARLOW

Memoro pri Marinjo A. (Erinnerung an die Marie A.)

de Bertolt BRECHT

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "satkulturo" 2004.02.07


tiu poemo ne estas poemo, sed io tiel delikata, ke oni proksimiĝas kun siaj krudaj manoj kaj kun klinita kapo kvazaŭ iom perdiĝinta, kavazaŭ oni vidus ĵus sonĝon. Eble mi tial ne sufiĉe sobris ĉe la tradukado, eble mi estis TRO impresita de tiu teksto. Tial mi parte fuŝis, pardonu al mi, sed kion fari? Tro rapide mi fordonis la tekston, por fari al vi ĉiuj ĝojon.Tial Viglo, la "nepoeto" kun la fajna poezia sento trovis du pliajn ŝanĝendaĵojn, trian mi ne akceptis. Vere embarasigas min, ke mi nun devas sendi plian fojon la ŝanĝitan tekston al ĉiuj, en la nomo de la dio Pajno mi tamen faras, ĉar mi devas transdoni ĝin kiel eble plej adekvate al la originalo. La legontoj ne plu interesiĝos por tio, kiel ekestis, ke mi denove iom tro rapidis rilate la "finversion". Viglo, pri vi mi pensas, ke vi mem ekagu kiel poeto. Vi jam ofte pruvis vian bonegan senton por poemoj, pensu pri tiu teksto de Heine, en kiu staras juna viro ĉe la maro...Ankaŭ mi estas nur laiko, kiel vi vidas. Mi neniam asertis esti profesiulo. Do, vi ne aŭdacas, sed ni du estas tute samaj poeziemaj homoj, kiuj kun siaj krudaj manoj kaj kun klinitaj kapoj...tion sciu.

Ke aliaj helpis al mi plibonigi tiun tekston, montras, ke ili kiel mi estas kaptitaj de la sorĉo de tiu ĉi poemo. Do, mi ankoraŭfoje dankas al vi ĉiuj, ĉar tiu ĉi poemo ekestis fakte en kunlaboro preter limojn kaj landojn, en la nomo de la poezio. [Cezar]

1
En tiu tag' sub blua lun' septembre
ĉe juna pruna arbo en komfort'
mi tenis ŝin, la palan mutan karan,
kaj kiel sonĝon, en la brak' sen vort'.
Kaj super ni somere en ĉielo
mi vidis nubon longe kun fervor'.
Ĝi estis blanka, nekredeble alta.
Ĉe l' rerigardo ĝi jam estis for.

2
De tiu tago pasis multaj lunoj,
kaj nuboj naĝis multaj en la vent'.
La prunaj arboj eble ne plu staras,
kaj pro l' demand' pri mia amkontent':
mi diras nun, mi tute ne memoras,
amik', sed vin komprenas kun konsent'.
Vizaĝo ŝia tamen tiom foras.
Mi scias nur, mi kisis ŝin kun sent'.

3
Kaj eĉ la kis', ĝi estus forgesita,
se ne estintus tie tiu nub'.
Mi scias ĝin kaj ĉiam ĝin mi scios.
Ĝi ege blankis en la alt', sen dub'.
La prunaj arboj eble eĉ plu floras.
Ĉu sepa id' de l' in' ĵus krias en la fru'?
Sed tiu nubo floris nur minutojn,
ĉe l' rerigardo svenis jam en blu'.
1
An jenem Tag im blauen Mond September
Still unter einem jungen Pflaumenbaum
Da hielt ich sie, die stille bleiche Liebe
In meinem Arm wie einen holden Traum.
Und über uns im schönen Sommerhimmel
War eine Wolke, die ich lange sah
Sie war sehr weiß und ungeheuer oben
Und als ich aufsah, war sie nimmer da.

2
Seit jenem Tag sind viele, viele Monde
Geschwommen still hinunter und vorbei.
Die Pflaumenbäume sind wohl abgehauen
Und fragst du mich, was mit der Liebe sei?
So sag ich dir: ich kann mich nicht erinnern
Und doch gewiß, ich weiß schon, was du meinst.
Doch ihr Gesicht, das weiß ich wirklich nimmer
Ich weiß nur mehr: ich küßte es dereinst.

3
Und auch der Kuß, ich hätt ihn längst vergessen
Wenn nicht die Wolke dagewesen wär
Die weiß ich noch und werd ich immer wissen
Sie war sehr weiß und kam von oben her.
Die Pflaumenbäume blühn vielleicht noch immer
Und jene Frau hat jetzt vielleicht das siebte Kind
Doch jene Wolke blühte nur Minuten.
Und als ich aufsah, schwand sie schon im Wind.