Enkomputiligis Don HARLOW |
Se iam mi ne plu vivos fuĝeme de gent' al gento, min vi vidos side al via ŝton', ho frato mia, ĝeme pri l' flor' de viaj jaroj, eĉ trepide. Tirante sian morton al si trene, Panjo parolas pri mi sia-ide, sed vane mi etendas manojn treme, kaj se salutas mi hejmon timide mi la misdiojn sentas kaj turmentojn enajn kiuj por vi iĝis tempesto, por vi mi volas kvietajn momentojn. Unu espero estas mia resto: ho fremdaj gentoj, la ostajn fragmentojn de mi liveru al panja malfesto. |