Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi miras | Staunen |
---|---|
Ĉu tio estas ankoraŭ la mondo de hieraŭ? Ĉu la ĉielo ĉiam estis tiom blua, la suno tiom flava kaj hela la asfalto? Ĉu la puto fontanis jam hieraŭ jasmenojn, ĉu tiu kanto elsonis de la domoj? Ĉu la homoj jam hieraŭ portis ĉapelojn, ĉu la benkoj estis faritaj el marmoro, ĉu jam hieraŭ la taksioj estis el perloj? Ĉu estis ruĝaj katoj kaj monumento, kiu ridas? Ĉu la suno jam iam estis oranĝo, ĉu pendis la ĉielo jam tiom mankapteble profunde? Ĉu jam hieraŭ ekzistis violaj pensoj kaj arĝenta gazeto, kiu preterdormis sian daton? Ĉu ankaŭ jam hieraŭ floris vitraj rozoj je bluaj arboj kaj pendis violaj smaragdoj de la urbodomo malsupren? Ĉu tio estas ankoraŭ la mondo de hieraŭ, antaŭ ol mi amis vin? |
Ist das noch die Welt von gestern? War der Himmel schon immer so blau, die Sonne so gelb und hell der Asphalt? Sprühte der Brunnen schon gestern Jasmine, klang dieses Lied aus den Häusern heraus? Trugen die Leute gestern schon Hüte, waren die Bänke aus Marmor gemacht, gab es gestern schon die Taxis aus Perlen, rote Katzen und ein Denkmal, das lacht? War die Sonne schon mal eine Orange und hing der Himmel zum Greifen so tief? Gab es schon gestern violette Gedanken und eine silberne Zeitung, die ihr Datum verschlief? Blühten auch gestern schon gläserne Rosen, an blauen Bäumen und hingen rosa Smaragde vom Rathaus herab? Ist das noch die Welt von gestern ehe ich dich lieb gehabt? |