Enkomputiligis Don HARLOW

Milito kaj paco

de Ingeborg GÖRLER

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.01.07


Esperante Germane
Milito estas io en la televidilo
oni povas elŝalti ĝin

Milito estas io
en la gazeto
oni povas envolvi salaton en ĝin

Milito estas io
kion travivis la gemaljunuloj
oni ne plu volas aŭdi tion

Milito estas plej ofte tre fora

Paco estas nenio
kion oni foje povas
enŝalti.

Paco estas nenio
kio rapide
elpakeblas

Paco estas nenio
kion oni translasu
al pli junaj aŭ pli maljunaj

Paco komenciĝas ĉiam tute proksime.
Krieg ist etwas
im Fernsehen
man kann es abschalten

Krieg ist etwas
in der Zeitung
man kann Salat drin einwicklen

Krieg ist etwas
das die Alten erlebt haben
man kann's nicht mehr hören

Krieg ist meistens weit weg

Frieden ist nichts
was man mal anschalten kann

Frieden ist nichts
was sich schnell
auswickeln läßt

Frieden ist nichts
was man jüngeren oder älteren
überlassen soll

Frieden beginnt immer ganz nah