Enkomputiligis Don HARLOW

Mortofugo

de Paul CELAN

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.01.07


(Per tiu poemo Celan kreis memorigan monumenton pri la holokaŭsto en la neniigaj koncentrejoj de la faŝisma Germanio. Laŭ la konstruo de fugo kun la plurfoje ripetiĝanta senespera motivo "nigra lakto", li priskribis per koditaj metaforoj la hororan realecon, la murdadon kaj mortadon en tiaj koncentrejoj. Celan estis la filo de germanlingvaj judoj, kiuj en la jaro 1942 estis murditaj kiel deportitoj. Li mem naskiĝis en la jaro 1920 en Czernowitz kaj mortis per suicido en 1970 en Parizo. [Cezar])

Nigra lakto de la fruo, ni trinkas ĝin vespere,
ni trinkas ĝin tagmeze kaj matene, ni trinkas ĝin nokte,
ni trinkas kaj trinkas,
ni ŝovelas tombon, jen enaere oni ne kuŝas malvaste.
Viro loĝas en la domo, kiu ludas kun la serpentoj, kiu skribas,
kiu skribas, kiam malhelas, al Germanio: via ora harar' Margarete.

Li skribas ĝin kaj paŝas antaŭ la domon, brilegas la steloj.
Li alfajfas
siajn virhundojn,
li elfajfas siajn judojn, li komandas ŝoveli tombon en la ter',
li ordonas nin: ekludu nun al la danco.

Nigra lakto de la fruo, ni trinkas vin nokte,
ni trinkas vin matene kaj tagmeze, ni trinkas vin vespere,
ni trinkas kaj trinkas.
Viro loĝas en la domo, kiu ludas kun la serpentoj, kiu skribas,
kiu skribas, kiam malhelas, al Germanio: via ora harar' Margarete.

Via cindra harar', Sulamith, ni ŝovelas tombon en la aero,
jen oni ne kuŝas malvaste.

Li vokas: vi fosu pli profunden en la teron, kaj vi aliaj kantu kaj ludu.
Li kaptas la pistolon post la zono, li svingas ĝin, liaj okuloj estas bluaj.
Vi fosu pli profunden per la ŝpatoj, kaj vi aliaj, plu ludu al la danco.

Nigra lakto de la fruo, ni trinkas vin nokte,
ni trinkas vin tagmeze kaj matene, ni trinkas vin vespere,
ni trinkas kaj trinkas.
Viro loĝas en la domo, via ora harar' Magarete,
via cindra harar', Sulamith, li ludas kun la serpentoj.

Li vokas: ludu pli dolĉe la morton, la morto estas majstro el Germanio.
Li vokas: pli base violonu, tiam vi grimpos kiel fumo en la aeron,
tiam vi havos tombon en la nuboj, jen oni ne kuŝas malvaste.

Nigra lakto de la fruo, ni trinkas vin nokte,
ni trinkas vin tagmeze, la morto estas majstro el Germanio.
Ni trinkas vin vespere kaj matene, ni trinkas kaj trinkas.
La morto estas majstro el Germanio, liaj okuloj estas bluaj.
Li trafas vin per plumba kuglo, li trafas vin ekzakte.
Viro loĝas en la domo, via ora harar' Margarete.
Li ĉasas siajn virhundojn al ni, li donacas al ni tombon en la aero.
Li ludas kun la serpentoj kaj revas, ke la morto estas majstro el Germanio,

via ora harar' Margarete,
via cindra harar' Sulamith.