Enkomputiligis Don HARLOW

La nova jar'

de Raymond SCHWARTZ

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2003.12.21


[Rimarkoj: La ideo fari el kristnaska kanto novjaran, estas unu el multaj spritaĵoj, kiujn povas elpensi al si nur tia homo kiel la fama humoristo Schwartz, parizano kaj gvidanto de la kabaredo "Verda kato"kaj redaktoro de la sprita gazeto "La Pirato", kiu pikis ĉiun sen pardono. Apenaŭ atendebla, ke li laboris dum multaj jaroj kiel oficisto en banko... eĉ en pli alta pozicio. Sed estas tiel. Ĉar ankaŭ nia poetino Magia Cigana laboras en banko, mi nun vere devas enterigi mian penson, ke en banko laboras nur homoj sen humuro kaj sen fantazio. Ĝuste mi rememoras pri junulino, kiu estis ĝis la studado membro en nia klubo Karapaco. Ankaŭ tiu gaja Anke tute ne estis "griza bankomuso"-tute male.

Mi ŝatas Schwartz ne nur pro lia humoro, sed ankaŭ pro tio, ke liaj E-tekstoj estas lingve eksterordinare bonaj. Volonte mi foje legus la romaneton "Anni kaj Montmarte", sed neniam ie povis aĉeti ĝin. -- Cezar]

Melodio laŭ la konata kristnaska kanto:
"Ho, abia arbo", germane "Oh, Tannenbaum"
La nova jar', la nova jar',
La homojn plibonigas.
Sur ĉiu strat', en ĉiu dom',
Afabla estas ĉiu hom'.
La nova jar', la nova jar';
La homojn afabligas!

La pordistin', la pordistin',
Nun ĉiam bonhumoras!
Antaŭe vane kaj sen fin',
Dumnokte mi petegis ŝin;
Sed nun ŝi enirigas min
Tuj kiam eksonoras!

La poŝtportist', la poŝtportist',
Deĵoris tre malbone.
Ne venis li dum pluvveter'
Kaj nur malofte dum somer'.
Sed eĉ por simpla cirkuler'
Li venas nun persone!

Kaj la barbist' traktadis min
Samkiel malamikon!
Li senhezite, laŭ okaz',
Detranĉis pecon de la naz',
Kaj li al mi sen parafraz'
Manĝigis la penikon!

Sed la barbist', sed la barbist',
Min razas nun senvunde!
Kaj kun ĝentila kompliment'
Li diras, plena je atent':
"De viaj haroj cent po cent
Rekreskas tre abunde!

Kaj malfidela amatin',
Al kiu mi min donis,
Kaj kiu laŭ infera plan'
Min trompis kun amerikan'
Ŝi skribis ĵus per propra man'
... Ke ŝi al mi pardonis!

Restoracia ĉefkelner',
Li estis ĉefbarbaro.
Al mia frako kaj kravat'
Ŝprucigis saŭcon kun salat',
Sed denun li pro korkompat'
Ĝin verŝas al najbaro!

Ho nova jar', mi amas vin
Pro via dolĉa paco!
Sed diru, ĉu sincere vi
Tutsola sorĉas ĉion ĉi,
Aŭ ĉu ĝin faras multe pli
Nur la novjar-donaco??