Enkomputiligis Don HARLOW

Pacespero de nova speco

de Erich FRIED

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2003.12.29


(Tiu ĉi traduko, hodiaŭ farita, estas kontribuo en aktuala dissendolista SAT-debato, kiel oni kreu pacon. [Cezar])

Kvazaŭ por puni la fakton,
ke la realeco
de la socialismo
en la tempo de la transiro
estas erarohava
kaj ne plenumis
kion mi esperis
mi turnu la dorson
al la socialismo
kaj ne batalu plu kontraŭ la ekspluatantojn
diras la ekspluatantoj
kaj apogas sin ĉe tio sur mian konsciencon
kiel socialisto.

Atentigante pri tio,
ke estas la ekspluatantoj
la reprezentantoj de la malnova ordo
kiuj batalas kontraŭ la socialismon
per tio ke ili hipokrite plendas pri ĝiaj eraroj
postulas kelkaj kiuj
regas en la nomo de la socialismo
ke mi ne menciu plu
eĉ per vorto
iliajn erarojn
tiom longe kiom la socialismo
ankoraŭ havas malamikojn
Kaj tamen ĝuste iliaj eraroj
estas la plej bona helpo
por la laboro
de la malamikoj de la socialismo
Tiuj eraroj ankaŭ tiam restas videblaj
se mi eĉ ne diras vorton plu pri ili
Tiukaze liverus eĉ mia silentiĝo
pruvon al la malamikoj.
Mi demandas min
ĉu la kunekzistada batalo
de socialistoj
kiuj subigas la liberan kritikon
kaj liberaj ekspluatantoj
kiuj indigniĝas pri tio
ne spite al ĉiu ŝajno
fariĝas pli kaj pli paca.