Enkomputiligis Don HARLOW

Parolo pri la poemo

de Christoph MECKEL

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.10.10

Parolo pri la poemoRede vom Gedicht
La poemo estas ne la loko, kie la beleco estas flegata.

Ĉie tie estas la parolo pri la salo, kiu brulas en la vundoj.
Ĉi tie estas la parolo pri la morto, pri venenigitaj lingvoj.
Pri patrolandoj, kiuj samas al feraj ŝuoj.
La poemo estas ne la loko, kie la vero estas ornamata.

Ĉi tie estas la parolo pri la sango, kiu fluas el la vundoj.
Pri la mizero, pri la mizero, pri la mizero de la sonĝo.
Pri dezertigo kaj ekskremento, pri kadukaj utopioj.
La poemo estas ne la loko, kie la doloro estas sanktigata.

Ĉi tie estas la parolo pri kolero kaj trompo kaj malsato.
(la fazoj de l' satiĝo ĉi tie ne estas prikantataj).
Ĉi tie estas la parolo pri tio kiel vori kaj esti vorata,
pri peno kaj dubo, ĉi tie estas la kroniko pri la suferoj.
La poemo estas ne la loko, kie la mortado trankviligas iun,
kie oni kontentigas la malsaton, kie oni faras dion el la espero.

La poemo estas la loko de la ĝismorte vundata vero.
Flugiloj! Flugiloj! La anĝelo falegas, la plumoj
flugas unuope kaj sangaj en la ŝtormo de la historio!
La poemo estas ne la loko, kie la anĝelo estas indulgata.
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo die Schönheit gepflegt wird.

Hier ist die Rede vom Salz, das brennt in den Wunden.
Hier ist die Rede vom Tod, von vergifteten Sprachen.
Von Vaterländern, die eisernen Schuhen gleichen.
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo die Wahrheit verziert wird.

Hier ist die Rede vom Blut, das fliesst aus den Wunden.
Vom Elend, vom Elend, vom Elend des Traums.
Von Verwüstung und Auswurf, von klapprigen Utopien.
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo der Schmerz verheilt wird.

Hier ist die Rede von Zorn und Täuschung und Hunger
(die Stadien der Sättigung werden hier nicht besungen).
Hier ist die Rede von Fressen, Gefressenwerden
von Mühsal und Zweifel, hier ist die Chronik der Leiden.
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo das Sterben begütigt
wo der Hunger gestillt, wo die Hoffnung verklärt wird.

Das Gedicht ist der Ort der zu Tode verwundeten Wahrheit.
Flügel! Flügel! Der Engel stürzt, die Federn
fliegen einzeln und blutig im Sturm der Geschichte!
Das Gedicht ist nicht der Ort, wo der Engel geschont wird.