Enkomputiligis Don HARLOW

Pasmomentoj

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "esperantokulturo" 2004.10.28


Kramfon mi ja pensis spasmo,
ĉar ĝi vere estas spasmo!
Kio mian suron trafis,
fakte estis spasmo kramfa.

Spasmon mi ja pensis pasmo,
ĝi ja vere estas spasmo!
Kio mian suron trafis
fakte estis pasmo spasma.

Jes, ĉi-nokte, dum ĉi nokto,
post babilo iom longa,
mian kruron kaptis pasmo ―
Ĝi, bonŝance, ne ekzistas!

Jes, ne pasmo kaptis mian
kruron, ja ĝin kaptis spasmo!
Sen s-o ĝi ja plaĉus min pli,
sed mi nun ne implikiĝu!

Mia dolorsenso estis
tia preskaŭ kiel sento!
ja mi sentis ke mi sensas
kaj en spasmo s-o esencas!

En malforta pozicio
vortkomence ĝi ja ŝvebas ―
en malforta pozicio
pensis mi, min spasmo tenas.

En surplanka pozicio
s-o de spasmo min ne ĝenis,
estas pasmo sammalbona
kiom bona estas spasmo!

Venas spasmo, pasas spasmo,
spasmo tamen evoluas!
Ni ja ŝanĝojn, laŭ la ebloj,
taksu iom pozitive!

Malfermiĝis hundbazaro
"marde, en la strato Mordo" ―
Adalberto Hules mortis,
la movad' estas en ordo!

Glosoj

malforta pozicio ― fonologia pozicio, en kiu opozicio de fonemoj aŭ (ankaŭ) de silaboj, vortoj neŭtraliĝas
pasmo ― spasmo (ĉi tie)
"Marde en la strato Mordo / malfermiĝis hundbazar'" ― fragmento el poemo de Adalberto HULEŜ.