Enkomputiligis Don HARLOW

Balado pri Pineli

de nenomitaj italaj anarĥiistoj

elitaligis Renato CORSETTI

Aperis en la poŝtolisto "esperantokulturo" 2004.10.27


Giuseppe Pinelli, milana anarĥiisto kaj esperantisto, mortis en 1969 falinte tra fenstro de la urba policejo. Oni neniam bone esploris la morton.

1
En Milan' estis varma vespero
Estis varma, tre varma vetero
"kaporalo, malfermu fenestron!"
Eta puŝo: Pineli ne plu.

2
"Policestro, mi estas senkulpa,
mi jam, diris kaj ade rediras:
Anarĥio signifas ne bombojn
Sed justecon en la liberec'"

3
"Ne fabelu, kulpulo Pineli,
Via kara kunulo konfesis:
Nur pro li la atenco sukcesis
Kaj helpinto ja estas nur vi."

4
"Vi mensogas", alkrias Pineli,
"Kamarado ne ĵetis la bombon,
Ĉar farintoj de ĉi heaktombo
Estas mastroj kaj ne proletar'"

5
"Nu, atentu, kulpulo Pineli,
Ĉar ĉi ĉambro jam plenas je fumo,
Se vi pluas jen estas fenestro:
Kvar etaĝoj, ne temas pri ŝerc'"

6
Oni murdis lin, ĉar kamarado
Kaj ne gravis de li senkulpeco.
"Anarĥio de krim' estas speco!'"
Diris fia polic-komisar'.

7
Post ĉerko tri mil kamaradoj
Hisas alten batalan ni flagon,
Ĉi vespere jen estas la ĵuro
Ke ne haltos tiele la lukt'