Enkomputiligis Don HARLOW |
Gustafsson, naskita en 1936 en Svedio, studis matematikon kaj filozofion en Upsala kaj Oksfordo. Preskaŭ dek jarojn li estis kritikisto, poste ĉefredaktoro de la grava sveda literaturgazeto "Bonniers Litterära Magasin". Ekde 1983 vivas la lirikisto, filozofo kaj romanverkisto, kies verko ests premiita per multaj internaciaj prezoj, en Austin/Teksaso.
La pli malgrandaj dioj | Die Niederen Götter |
---|---|
Pli grandaj dioj, iu Baalo, iu El, venkas la kaosopotencojn en heroa batalo (ili supozas) kaj konstruas poste lerte ĉirkaŭvideblan burgon sur la plej alta montopinto de la regiono. Kontente ili tie sidas kaj vidas kiel leviĝas pli-malpli krute la fumo de brulekstermoj de arbaroj, kremaciaj fornoj kaj kafokuiriloj. La pli malgrandaj dioj , la nanopopolo, la laroj, gnomoj kaj la prudentaj grizuloj obtuze bruetas en la radikoj de maljuna frakseno kaj sendas strangajn fungojn supren en la taglumon. Estas neviglaj, lantaj dioj. Sed ion ankaŭ ili volas esti dirintaj. |
Größere Götter, ein Baal, ein El, besiegen die Chaosmächte in heroischem Kampf (glauben sie) und bauen dann umsichtig ihre Burg auf dem höchsten Gipfel der Gegend. Zufrieden sitzen sie dort und sehen den Rauch aufsteigen, steil oder weniger steil, von Rodungen, Krematoriumsöfen und Kaffeekochern. Die niederen Götter, das Zwergenvolk, Laren, Gnome und die klugen kleinen Grauen, rumoren in den herbstlichen Wurzeln der alten Esche und schicken seltsame Pilze hinauf ans Tageslicht. Es sind träge, langsame Götter. Aber etwas wollten auch sie gesagt haben. |