|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Mi vidis multajn gentojn kaj multajn marojn traplugegis por vin atingi, frato, ĉe via trista tombo, regali vin per lasta donac', funebraj la honoroj, mi alparolas viajn silentajn cindrojn vane: ĉar ŝi, Fortun', forŝiris kruele vin de mia mio, mizera frato mia, vi ne meritis tion! Nun, tamen, kiel agis la praaj homoj laŭ la moro mi ankaŭ portas samajn oferojn porfunebrajn, akceptu ilin, daŭre gutantajn pro la frata ploro, por ĉiam mi salutas kaj, frat', adiaŭas. |