Enkomputiligis Don HARLOW

Al la postnaskitoj

de Bertolt BRECHT

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2003.12.18


Vere, mi vivas en mornaj tempoj!
La fidoplena vorto estas malsaĝa. Glata frunto
estas signo por mankanta sentemo. La ridanto
nur ankoraŭ ne ricevis
la teruran informon.

Kiaj tempoj estas, kiam
interparolado pri arboj preskaŭ estas krimo,
ĉar ĝi inkludas silenton pri tiom da krimoj!
Ĉu tiu, kiu tie iras trankvile trans la straton eble
ne plu atingeblas por siaj amikoj,
kiuj estas en mizero?

Estas vere, mi ankoraŭ perlaboras mian porvivon.
Sed kredu al mi: tio estas nur hazardo. Nenio
de tio, kion mi faras, rajtigas min manĝi ĝissate.
Hazarde ne trafis min. (Se Fortuno min forlasas,
mi pereos.)

Oni diras al mi: Manĝu kaj trinku! Estu ĝoja, ke vi havas.
Sed kiel mi manĝu kaj trinku,
se mi forŝiras tion, kion mi manĝas de malsatulo, kaj
se mia glaso da akvo mankas al mortanto pro soifo?
Kaj tamen mi manĝas kaj trinkas.

Volonte ankaŭ mi estus saĝa.
En la antikvaj libroj legeblas, kio estas saĝa:
Eviti la kverelon de la mondo kaj pasigi
la mallongan tempon sen timo.
Ankaŭ rezigni pri perforto,
malbonon rekompenci per bono,
liajn dezirojn ne plenumi, sed forgesi,
tio valoras kiel saĝa.
Ĉion ĉi mi ne povas:
Vere, mi vivas en mornaj tempoj!

2

En la urbojn mi venis en la tempo de malordo
Kiam regis malsato.
Inter la homojn mi venis en la tempo de ribeloj.
Kaj mi ribelis kun ili.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

Mian manĝon mi manĝis inter la bataloj.
Por dormi mi kuŝiĝis inter la murdistoj.
La amon mi flegis sen atento
kaj la naturon mi vidis sen pacienco.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

La stratoj kondukis en la marĉon en mia tempo.
La lingvo perfidis min al la buĉisto.
Mi povis ŝanĝi nur malmulton. Sed la regantoj
sidus sen mi pli sekuraj, tion mi esperis.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

La fortoj estis malmultaj. La celo
troviĝis en granda foro.
Ĝi estis klare videbla, kvankam por mi mem
apenaŭ atingebla.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.

3

Vi, kiuj vi aperos el la torento,
en kiu ni dronis,
pripensu,
kiam vi parolas pri niaj eraroj,
ankaŭ la mornan tempon,
kiujn vi jam lasis post vi.

Ĉar ni ŝanĝis la landojn pli ofte ol la botojn,
irante tra la militoj de la klasoj, malesperiĝintaj,
se tie estis nur maljusto kaj ne ribelemo.

Kaj tamen ni ja scias:
Ankaŭ la hato kontraŭ la fioj kaj aĉoj
distordas la vizaĝtrajtojn.
Ankaŭ la kolero kontraŭ la maljusto
faras raŭkaj la voĉojn. Ho ve, ni,
kiuj volis pretigi la teron por afableco
mem ne povis esti afablaj.

Sed vi, kiam estos tiel,
ke la homo estas helpanto por la homo,
pensu pri ni kun indulgo.