Enkomputiligis Don HARLOW |
(rimarkoj: sbiro = kruda aŭ kruela policano. La poemon mi prenis el la orientgermana eclam-poemkolekto (1975) Günter Kunert "notoj en kreto". [Cezar])
Esperante | Germane |
Kiam arbaro brulas ili stulte babiladas pri la beleco de la foliaro. La fumantajn vulkanojn de l' foraj landoj, el kiuj fontas morto kaj pereo, ili trovas pitoreskaj. Ĉe kirasaŭto ili testas per najlo la verdan lakon, ĉu ĝi rezistas kaj ĉu ĝi similas al la propra aŭto. En la lasta milito ili detruis duonon de Eŭropo ĝis la fundamentoj, sed tamen ili rememoras nur pri la konjako en Saint-Nazaire kaj pri la dolĉaj framboj ĉe la bordo de la Volgo. Ĉiu sistemo konas ilin: la homojn, kiuj estas nenio pli ol nur tio: servemaj al ĉiu kaj ĉio. Foje pli grumblaj kaj foje malpli. La socialismo, en kiu ili vivas, estas konataj de tiuj homoj nur pro la fabrikaj surskriboj kaj pro la salutformulo sur la leteroj, kiujn ili subskribas. Ankaŭ la belaj artoj scias pri ilia efikado: la aĉe falinta persono sub la bastonoj de sbiroj ŝajne mortis nur tial, por ke ili povu pentri hastan pentraĵon pri tio: esprimplenan kaj muskolhavan.. Ĉar ili de ĉiuj aĵoj malkovras nur: la ŝelon, kaj avidas nur tiun, kaj penetras ĝis la kerno neniam. Ili havas nur unu malamikon, kiu turmentas kaj torturas ilin, kiu ilin embuskas kaj atakas, kies ĉefkomandejon ili vane serĉas, ĉar ĝi troviĝas kamuflita kaj enbetonigita, preskaŭ neatakeble, en la propra kapo. |
Bei einem Waldbrand faseln sie von der Schönheit des Laubes. Der fernen Länder rauchende Vulkane, denen Tod und Verderben entquillt, finden sie malerisch. Am Panzerwagen prüfen sie mit dem Nagel den grünen Lack, ob er haltbar ist und dem ihres eigenen Autos gleicht. Im letzten Krieg zerstörten sie Das halbe Europa bis auf die Fundamente, doch erinnern sie sich nur noch des Kognaks in Saint-Nazaire und der süßen Himbeeren am Wolgaufer. Jedes System kennt sie: die Leute, die nichts sind als das. Dienstbar jedem und jeglichen. Einmal mehr murrrend und einmal weniger. Der Sozialismus, in dem sie leben, ist ihnen geläufig von den Inschriften an den Fabriken, von der Grußformel auf den Briefen, die sie unterzeichnen. Auch die schönen Künste wissen von ihrem Wirken: der elend unter dem Knüppel der Schergen Gefallne scheint gestorben, damit sie ein flottes Bild davon fertigen: Markig und musklig. Denn von allen Dingen entdecken sie einzig: die Schale. Und begehren allein diese. Und dringen bis zum Kern nie. Sie haben nur einen Feind, der sie quält und peinigt, sie belauert und angreift, dessen hauptquartier sie vergeblich suchen, weil es getarnt liegt und einbetoniert fast unangreifbar im eigenen Kopf. |