Enkomputiligis Don HARLOW

Promenkanto

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.23


Promenante propraplande
strate de la propra land',
revas mi pri Esperonto,
pri futura Esperant'.

Ĉu vi estas rifuzata,
mia kara Esperant',
aŭ vi estas misuzata,
malgraŭ via esper-rang'.

Mi bikamis informita,
ke vi estas stranga kod':
homa lingvo vi ne estas,
kaj vin ― preterpasis mod'.

Vi ― bikamos informitaj,
post dek jaroj, kredu min,
ke oni ja pro hazardo
iel misinformis vin!

Pluvas, pluvas plu ekstere,
dum interne regas lum':
onidire ― tute klare ―,
supernube brilas sun'.

Glosoj

bikami informita ― iĝi informita, (ludslanga vortuzo)