Enkomputiligis Don HARLOW |
Espo, Espo, Esperanto ― ne plu scias mi ekzakte: ĉu vi estas malfacila, aŭ eĉ tre facila, fakte? Mi la sonon aŭ ne povas (aŭ ne volas) plu hodiaŭ elparoli ― nek prononci! Do mi diros tuj: Adiaŭ! Nunatage, dum ĉi tago, kaj ĉi-tage mi ja strikos: Ne plu aŭdu mi hodiaŭ aĉajn vortojn! Do: adiaŭ. Post-ĉi-tage, post-ĉi-nokte, dum postnokta bela tago, havos morgaŭ ni konvenan eblon por ― postnokta ago. Morgaŭ ni forviŝos aŭ... ja ne forviŝos ni ĝin fine! "Morge" diros ni, ĉu diros morge morgaŭ jam denove! Morgaŭ diru ja ni "morge", "morgo" estas bela vorto! Tamen ni postmorgaŭ diru "morgaŭ" je pli granda forto! La duono estas ŝerco kaj ekzerco la duono: Ho, ne mankas al vi sonoj, Espo, mankas al vi ― mono! |