Enkomputiligis Don HARLOW

Rakonto pri oldaj hominoj

de Tadeusz RÓZEWICZ

elrusigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.15


Laŭ la germana traduko de Karl DEDECIUS.

Mi amas la oldajn inojn
la malbelajn inojn
la malicajn inojn

ili estas la salo de la tero

ili ne abomenas
la falintajn homojn

ili scias la alian flankon
de la medalo
de la amo
de la kredo

ili venas kaj foriras
la dikatatoroj petolas kiel pajacoj
ili havas kotajn manojn
(de la sango de homaj estaĵoj)

la oldaj inoj matene leviĝas
aĉetas viandon fruktojn panon
purigas ion, kuiras ion
staras sur la strato kun interligitaj
manoj, silentas

la oldaj inoj
estas senmortaj

Hamleto furiozas en la reto
Faŭsto ludas fian kaj ridindan rolon
Raskolnikov ekbatas per hakilo

La oldaj inoj estas
nedetrueblaj
ili ridetas pardoneme

Dio mortas
sed la oldaj inoj vekiĝas kiel ĉiutage
aĉetas en la frua mateno panon vinon fiŝon
la civilizacio mortas
la oldaj inoj matene leviĝas
malfermas la fenestrojn
forigas la koton
homo mortas
la oldaj inoj lavas la mortulon
gardas la mortulojn
plantas florojn
sur la tomboj

mi amas la oldajn inojn
la malbelajn inojn
la malicajn inojn

ili kredas je la eterna vivo
estas la salo de la tero
la ŝelo de la arbo
la humilaj okuloj de la bestoj

Malkuraĝon kaj heroecon
Grandon kaj fiecon
ili vidas laŭ iliaj veraj mezuroj
kiuj estas proksimaj al la postuloj
de la ĉiutaga vivo.

Iliaj filoj malkovras Amerikon
kiel soldatoj donas la vivon ĉe la Termopiloj
mortas je la kruco
konkeras la kosmon

la oldaj inoj matene iras en la urbon
aĉetas lakton panon viandon
kuiras la supon
malfermas la fenestrojn

nur stultuloj ridas
pri la oldaj inoj
la malbelaj inoj
la malicaj inoj

ili estas ja belaj inoj
bonaj inoj
tiuj oldaj inoj
ĉiu el ili estas ovo
sekreto sen sekreto
ruliĝanta kuglo

la oldaj inoj
estas mumioj
de sanktaj katoj
ili estas malaltaj
sulkigitaj
sekiĝintaj
fontoj aŭ fruktoj
aŭ grasaj
ovalaj Budhaoj

kiam ili mortas
fluas el unu
el iliaj okuloj
ploro
kaj unuiĝas
sur la buŝo kun rideto
de knabino