Enkomputiligis Don HARLOW

Raŭmismeta kanto

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.07.12


Temas pri eksperimenta teksto, kaj oni avertiĝu, ke provo uzi la kelkajn eksperimentajn morfemojn aliloke certe kondukos al nekompreno.

Bone, dobĵe, gjut
kaj oŭ-kej,
dakoĥ, fakte, konseĥ...
venos
baldaŭ
mi jam
al l' esenco.

Dobĵe, bone,
gjut kaj oŭ-kej!
Ni do faru komunumon,
komunumon iom etan!

Komunumon iometan,
kiu tamen povu kreski
ĝis antingos ĝi la bordon
sen tre ĝeni mondan ordon!

Ne mismetu mian kanton.
mian kanton raŭmismetan
ŝakon, maton ne mismetu!

Dobĵe, dakoĥ,
aŭ eĉ oŭ-kej,
ni do faru komunumon
kiu fine ne perdiĝu,
ja ni emas esti hejme.

Hej, ne perdu la esperon!

(― nek mismetu mian kanton!)

Glosoj

bone: esprimo de konsento.
dobĵe: esprimo de senentuziasma konsento.
gjut: esprimo de volonta konsento.
oŭ-kej: esprimo de entuziasma konsento kaj kunagemo.
dakoĥ: senzorga esprimo kun amika kaj volonta identeco de intencoj.