Enkomputiligis Don HARLOW

Himno al Rio Grande

(Brazila gaŭĉa kanto)

elportugaligis Karesema

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.01.25


Rio Grande do Sul
Nia tuta gaŭĉar'
Volas kanti al ĉiela blu'
Al verdaj kampoj kaj mar'
Al virinoj ĉiam belaj
Al mildaj noktoj sur kampar'
Al ĉiel'bordita per steloj
Mantel' de glora legendar'

Rio Grande Do Sul
El plej riĉa tradici'
Ju pli granda
Vi estos Rio Grande
Des pli ame
Vin gardos ĉe mi!