Enkomputiligis Don HARLOW |
El: La herbejoj de Burgundo (Die Wiesen von Burgund). Mezpunkte de la politika poezio de la polo Adam Zagajewski troviĝas Eŭropo: eŭropa muziko kaj filozofio, arkitekturo kaj pejzaĝoj, sed ankaŭ la propra historio. Li, kiun lia ironio protektas fariĝi pura elegiulo, enkorpigas tiel profunde kiel neniu alia la eŭropan konscion kun ĉiuj ambivalencoj.
Simioj | Affen |
---|---|
Iutage la simioj transprenis la potencon. Ili ŝovis orajn sigelringojn sur la fingrojn, vestis sin per amelitaj ĉemizoj, fumis odorantajn Havajo-cigarojn kaj metis la piedojn en nigrajn lakoŝuojn. Ĉion ĉi ni ne rimarkis, ĉar ni estis okupataj pri aliaj aferoj: iu legis Aristotelon, alia ĵus travivis sian unuan grandan amon. La paroladoj fariĝis iom kaosaj, fine balbutado, sed ni ja neniam atente aŭskultis ilin, al ni la muziko estis pli kara. La militoj fariĝis ankoraŭ pli teruraj, la prizonoj fetoris pli ol antaŭe. Kiel ŝajnas, la simioj transprenis la potencon. |
Eines Tages ergriffen die Affen die Macht. Sie steckten sich goldene Siegelringe auf die Finger, zogen weiße, gestärkte Hemden an, rauchten duftende Hawaii-Zigarren und steckten die Füße in schwarze Lackschuhe. Das alles war uns entgangen, denn wir waren mit anderem beschäftigt: jemand las Aristoteles, ein anderer erlebte gerade seine große Liebe. Die Ansprachen der Regierenden wurden leicht chaotisch, schließlich Gestammel, aber wir hörten ihnen ja niemals aufmerksam zu, uns war Musik lieber. Die Kriege wurden noch wilder, die Gefängnisse stanken schlimmer als früher. Wie es scheint, ergriffen die Affen die Macht. |