Enkomputiligis Don HARLOW |
(Nikolaj Nekrasov / Esperantistiĝis en 1915. Rusiano kaj sovetiano. Ĵurnalisto kaj redaktoro. Kunfondinto kaj kunredaktoro de la revuo La Nova Epoko (1922-1930). Multe tradukis. Originale verkis poeziaĵojn kaj literatur-kritikajn studojn. Publikigis multe da leteroj de Ludoviko Zamenhof. Aktive kunlaboris en Enciklopedio de Esperanto. Arestita kaj ekzekutita la 4-an de oktobro 1938 kiel "organizanto kaj gvidanto de faŝista, spiona kaj terorista organizaĵo de esperantistoj". Postmorte rehabilitita kiel senkulpa la 26-an de novembro 1957. Fonto: Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker. [Karesema])
Vi, Esperanto, estas mia prismo, Tra kiu vidas mi el mia ĉel'. Tra vi mi vidas nigron de abismo, Tra vi mi vidas blankon de ĉiel'. Kun vi konverĝis mia organismo Kaj eble do pro tiu paralel' Mi mem en mia stranga egoismo Reflektas Esperanton en malhel'. Ĉu estas mi individu' unika, Ĉu nura homarer', senkvalifika Kaj kiun rolon ludas mia vers'? Mi mian koron nur konscias bone Batadi samregule, unutone Kun la grandega kor' de l' univers'. |