Enkomputiligis Don HARLOW

Sorto

de Magia Cigana (Bernardete ASENSI)

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.07.12

Hej, vi sinjoro preterpasanta!
Donu al mi vian manon!
Per linioj mi legos vian destinon
Kaj divenos vian sorton kaj amon!

Sed al mi la ŝanco estis alia
Mia povra destino en la mondo
Esti vivi sola kaj melankolia
forlasita en l' anguloj de la rondo

Lasu min vidi per tiuj linioj
Longan vivon, komforton kaj monon
(Sed se mi trovos suferon kaj morton
Mi rifuzos daŭrigi la rakonton)

Iam amis mi Wladmir, cigana princo,
Sed lia koro ne al mi apartenis
Neis la destino, baris la ŝanco ...
kaj sola kaj trista mi sekvas penante ...