Enkomputiligis Don HARLOW

Sukcese ĝis...

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.10.30


Ĝis antaŭ la ekzameno
ja lernados mi sukcese,
ĉar se foje mi komencos,
ja lernados mi senĉese.

Ĝis la ekzamen-komenco
pasos mia temp' ― sukcese,
dum la ekzameno-tempo... (?)
certe ŝvitos mi senĉese.

Mi atingos la kulminon,
miatakse ― ja senpene
ja eĉ dek ekzamenantoj
senvortigos min ne plene.

Estos mi ekzamenata,
kaj ili min estos... -antaj.
Ili, min ekzamenante,
ŝajnos pro bonvolo sanktaj.

Ĉu ĝis post la ekzameno
mi sukcesos certe vivi?
Jes, sukcesos mi ĝisvivi,
jes, sukcesos mi transvivi.

(Ĉu tralerni tutan kurson
efektive, indas penon?
estas eble pli racie
tuj trapasi ekzamenon?)

Ho ne nuran ekzamenon,
ne nur oron kaj sukcenon...
volas mi, ke mi atingu
brilan ekzamen-sukceson!