Enkomputiligis Don HARLOW

La tabakvendejo

de Fernando PESSOA

elportugaligis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.10.16


Fernando Pessoa , naskita en 1888, estis komercisto kaj vivis ĉiam rande de la katastrofo. De tiu homo ne aperis libro, kiam li ankoraŭ vivis, sed kiam li jam estis morta kun 47 jaroj, pro hepata cirozo, oni malkovris de li kiel postlasaĵon 25 mil da tekstmanuskriptoj. Ŝajne li eĉ ne provis publikigi ilin. Iuj eldonis iom post iom tiujn tekstojn, kaj tiel Fernando Pessoa, kiu verkis sub kvar diversaj pseŭdonimoj, famiĝis en Portugalo. Oni eĉ transportis en 1985 liajn korpajn postrestaĵojn en la portugalan nacian sanktejon Jernimos-monaĥejo al Belem, antaŭurbo de Lisabono. Nun oni tradukis lin jam en diversajn lingvojn. Lifariĝas mondfamulo. Kial tiaj poetovenkoj estas ĉiam tiom multekoste pagitaj? En tiu ĉi kazo per tuta vivo en povreco. (Cez)

Mi estas nenio.
Mi neniam estos io.
Mi eĉ ne povas deziri esti io.
Sed sendpende de tio mi portas en mi ĉiujn sonĝojn de la mondo.
La fenestro de mia ĉambro,
(de ĉambro de unuopulo inter milonoj da homoj surtere, pri kiu la aliaj
ne scias, kiu
li estas, kaj se ili scius tion, kiu mi estas, kion ili scius tiukaze?)
Do, la fenestro de mia ĉambro kondukas al la sekreto de l' ĉiam
homplena strato.
Do sur straton, kiu ne alirebas al kiu ajn abstraktaĵo, ĉar ĝi
estas reala, sed nekonate reala, kaj certe tute nekonate sekura.
Mi estas hodiaŭ kaputa, kvazaŭ mi scius la veron.
Mi estas hodiaŭ perpleksa kiel iu, kiu pensis kaj trovis kaj forgesis.
Mi dividas min hodiaŭ en la fidelecon,
kiun mi devas havi al la tabakvendejo de la alia stratflanko kiel
eksteran realecon,
kaj mi dividas min en senton, ke ĉio estas nur interna realeco.
Mi malsukcesis pri ĉio.
Ĉar mi agis sen plano, tiu ĉio eble estis kondamnita je malsukceso.
El la edukado, kiun mi ricevis,
mi elgrimpis tra la fenestro de la posta vando de l' domo.
Kun firmaj intencoj mi setlis en la kamparo.
Sed tie mi trovis nur herbojn kaj arbojn,
kaj se mi trovis homojn, ili estis kiel la aliaj.
Mi foriras de la fenestro kaj sidiĝas sur seĝon. Pri kio mi pensu?
Kion mi sciu pri tio, kio mi estos, mi, kiu
eĉ ne scias, kiu mi estas aŭ kio?
Ĉu mi estas tiu, kiun mi supozas min?
Geniulo? En tiu ĉi momento
centmil da cerboj supozas sin en revo geniulo.
Ne, mi ne kredas je mi.
En sennombraj mansardoj kaj ne-mansardoj de la mondo
en tiu ĉi horo songas geniemuloj!
Kiom da grandaj kaj noblaj kaj lumplenaj planoj
neniam ekvidos la lumon de la efektiva suno
kaj neniam atingos la orelojn de l' homoj!
La mondo estas por tiu, kiu estas naskita por tio konkeri ĝin.
Kaj ne por tiu, kiu revas, ke li povus konkeri ĝin, eĉ se li pravas.
Mi revis pli ol Napoleono.
Mi tiris pli da hipoteza homaro al mia hipoteza brusto ol Kristo.
Mi elpensis sekrete filozofiojn, kiuj ne fluis el la plumo de Kanto.
Sed mi estas, kaj eble por ĉiam, la "mansardoloĝanto",
ankaŭ, se mi ne loĝas en iu.
Mi ĉiam estis homo, kiu "ne estas naskita por tio",
Mi ĉiam estos nur "ulo kun talento".
Mi ĉiam estos la viro, kiu atendas,
ke oni malfermos por li senpordan vandon.
Almenaŭ restas de tio, kion mi neniam estos,
la hasta bela skribo de tiu ĉi versoj.
Mi iras al la fenestro kaj vidas la straton en plena klareco.
Mi vidas la magazenojn, la trotuarojn, preterveturantajn ĉarojn.
Mi vidas la vivantajn kaj envestajn estaĵojn, kiuj preteriras reciproke.
Mi vidas la hundojn, kiuj same vivas.
Ĉio ĉi ŝarĝas min kiel anatemo.
Ĉio ĉi estas fremdlando por mi.
La posedanto de la tabkvendejo iras nun al la pordo kaj restas ĉe la pordo.
Mi rigardas lin kun la malagrableco de la oblikve turnita kapo.
Li mortos, kaj mi mortos.
Li postlasos la magazenŝildon, kaj mi postlasos versojn.
Iam tiam la magazenŝildo putriĝos, kaj ankaŭ miaj versoj.
Post kelke da tempo mortos la strato, en kiu pendis la magazenŝildo,
kaj la lingvo, en kiuj la versoj estas skribitaj.
Pli poste mortos tiam la cirklanta planedo, sur kiu ĉio ĉi okazis.
Sur aliaj planedoj de aliaj galaksioj homsimilaj estaĵoj plu
faros versojn kaj plu vivos sub tiaj aĵoj kiel magazenŝildoj.
Ĉiam la unua tiom malutilos kiel la alia.
Jen! Viro enpaŝas en la tabakvendejon, por aĉeti tabakon,
kaj la fidinda realeco venkas min per unu fojo.
Mi rektiĝas, energie kaj konvinkite kaj home,
kaj volas provi verki versojn.
Ĉe la pensado, skribi ilin, mi bruligas cigaredon al mi
kaj ĝuas ĉe la fumado la liberigon de ĉiuj pensoj.
Mi sekvas la fumon kvazaŭ estus mia propra vojo,
kaj ĝuas en fajnsenta momento laŭa al tio la konscion,
ke metafiziko estas nur la sekvo de premo en la stomako.
Tiam mi apogas min sur la seĝo posten
kaj fumas plu.
Tiom longe, kiom la sorto permesas tion al mi, mi volas plu fumi.
(Se mi povus geedzinigi la filinon de mia lavistino,
mi fariĝus eble feliĉa.)
Kun tiu ekkompreno mi ekstaras de la seĝo.
Mi iras al la fenestro.
La viro forlasis la tabakvendejon kaj metis la ŝanĝmonon en la
pantalonpoŝon.
Ha, mi konas lin, estas la efektiva Estefano tute sen metafiziko.
Kaj la posedanto de la tabakvendejo same venas al la pordo.
Kaj la universo ricevas denove fiksan formon por mi.
Kaj la posedanto de la tabakvendejo ridetas.