Enkomputiligis Don HARLOW

Mankas tekto

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.08.25


Danke al Jan Werner, terminologo.

Ĉiuflanke estas muroj,
sube, klare, estas: planko,
nin superas, jen: plafono.

Tamen mankas al ni tekto!
Kiel eĉ protekto helpus,
se ni havas nur surfacojn?

Paŝas ni surfaco-planke
sub, super plafon-surfacoj
kaj do nin ne tenas tekto!

Kia estis l' arĥitekto?

Glosoj

tekto: konstruelemento inter etaĝoj, tavolo inter (suba) plafono kaj (supera) planko
manki: ne esti havata, ne haviĝi, ne ekzisti, ne esti disponebla.
espaĵo: esperantaĵo, io, interalie: teksto, en Esperanto.