Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiu parolas ĉi tie pri indulgo kaj tiel plu? La ŝarĝo de la ordenoj logas el la brusto foje foje ĝemon tra la gorĝo malsupren fluas alkoholo la kuŝbenkoj staras en la plej favora angulo al la suno neniu venteto moviĝas neniu fingro la rigardo koncentriĝs al sambuka arbusto, gazetoj, cementsakoj, kaj al la propra ventro neniu necerteco, neniu tikado per la okulharoj neniu lasta vorto plu ĝustatempe kiel ĉiam aperas la leterportisto -- monsumoj donas respondon al la demandoj de la verkistoj |