Enkomputiligis Don HARLOW

Ulto Bogi kaj aŝto Marinjo

de Blazio VAHA

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.10.22


Ulto Baghy iam diris,
ulto Baghi sen i greka,
ulto Bagi sen ho diris
ulto Bagi kun a diris
ulto Bogi kun o diris
ulto Baghy kun ho, i greka ―
ulto Julio iam diris:
"Dii mi ne volas, sed ja homi ―
kaj kion fari, mi volas scii!
Ĉar pro la milit' mi jam vomemas.
Ulto Julio Baghy diris
ulto Baghy Djula diris
ulto Bagi Ĝulo diris
ulto Bagi Ĝula diris
ulto Bogi Ĝula diris
ulto Pacjo Julio diris
talto Baghy Gyula diris:
ruĝa koro estas verda,
verda koro estas ruĝa,
Esperanto stas kulturo ―
ulto Georgo Shafner diris ke
ulto Julio Baghy diris,
udako Bagi liter-prestiĝa
udonko Bogi alofonprestiĝa
lentajko Ĝula Bagi tia,
londako Bagi Ĝula ĉi tia,
luntonko Bogi Ĝulo, ĉi tia,
diris ke homo homon amu,
kiel Hilelo kaj Jesuo
kaj oĉjo Petro pasintlunde.
Aŝto Evo iam diris
ulto Baghy stas homa homo.

Glosoj

ulto: nomsekviga vorto pri (nomo de) virseksulo (knabo, viro;), uzata kun referenco je tria persono. La uzo de ulto ne influas la skribmanieron de la postsekva nomo
talto: nomsekviga vorto pri (tradicie skribata, ne modifita, etnoskriba) nomo de viro uzata kun referenco je tria persono
udako: nomsekviga vorto pri viro, kun literprefera transliterumo
udonko: nomsekviga vorto pri viro, kun alfonprefera transliterumo
lentajko: nomsekviga vorto pri viro, kun literprefera transliterumo, kun komenca persona nomo (kaj kun familia nomo en la dua loko)
luntonko: nomsekviga vorto pri viro, kun literprefera transliterumo, kun la familia nomo en la unua pozicio
aŝto: nomsekviga vorto pri (nomo de) ino (knabino, virino), uzata kun referenco je tria persono.