Enkomputiligis Don HARLOW |
Ha, ole! ... Kvazaŭ mi hispane voĉas antaŭ la ĉarmo de Haole bruna! Aŭdante, la edzino min riproĉas, dirante, ke mi estas tre ... maljuna! Sepdek-unujarulo kaj poeto, kun sana korpo, rajtas mi trumpeti, ke vigle vertikalas la trumpeto, kapabla ĉion fari kaj ripeti. Sed haremon ne havas mi. Haole estas muzo, nur muzo Ŝarazada. Mi revas pri Mil Noktoj, nur frivole, pro influo de haŭto ĉokolada ... Al Cezaro mi donas la parolon, kompreneble li volas diri pli: se pri l' afero perdas li kontrolon, li fluge tuj aperos ... tie-ĉi! |