Enkomputiligis Don HARLOW

La cindrigo de Sam McGee

de Robert SERVICE

elangligis Sylla CHAVES

Aperis en ELNA Newsletter, oktobro 1976


Strango kaj frenezo je sunnoktomezo
regas dum la strebado por oro.
Arktaj horizontoj plenas je rakontoj
sangfrostigaj pro ĝia hororo.
Ĉiujn priatestis Norda Lum', sed estis
plej horora el ĉiuj por mi
mia propra ago ĉe Lebarĝa Lago:
la cindrigo de Sam McGee.


Estis Sam McGee el ŝtat' Tennessee,
kie ŝprucas kaj flirtas kotono.
Lasis hejman ĝojon, serĉis polusvojon...
La kial' kuŝas en Dia kono.
Ĉiam li malvarmis, sed Or-land' lin ĉarmis,
kaj li ja ne sukcesis foriri,
kvankam "Viv' demona estas ja pli bona
en la fajro!" ni aŭdis lin diri.

Iam, dum Kristnasko, estis peza tasko
vadi laŭ Dawson-vojo kun hundoj,
dum la vento hajla nin traboris najle
tra la faldoj de l' lano, ĝisfunde.
Se okul' fermiĝis, tio ja sufiĉis
por ke frosto premiĝu sur ĝi.
Malagrable estis, tamen nur protestis
la voĉo de Sam McGee.

Tiun nokton mem, dum en korpoprem'
ni plenveste sub neĝon nin metis,
hundoj estis sataj kaj en for' vidataj
la stelaroj senhalte baletis --
"Ĉefo" jen li diras, "certe nun mi iras ...
verŝajne estas la fin',
do mi laste petas ... ĉu vi ĝin akceptas?
ĉu vi ĵuras, ke vi helpos min?"

Jesis mi sen honto, ĉar nea respondo
estus manko de karitato.
Li sopiris: "Mi, en tiu glaci',
ĝis la ostoj malvarmas, frato.
Morto min ne ĝenas ... sed mi abomenas
hnavi tombon por mi glacian.
Do promesu, ke -- ĉu laŭ leĝ' aŭ ne --
vi cindrigos restaĵon mian!"

Grandas en efiko peto de amiko
preskaŭmorta, mi ĵuris pro tio.
Brilo de aŭror' nin trovis for,
sed fantome li palis, ho Dio!
Al la sled' sinprema, ŝajnis li revema,
kaj deliris pri Tennessee,
antaŭ noktofalo venis la fatalo:
jam kadavro, jen Sam McGee.

Tra l' aer' sen vento, en la mortsilento,
en hororo mi kuris, sen ĉeso,
kun la pezo kroma de restaĵo homa,
kiun ligis al mi promeso;
dum ni rapidiris, ŝajnis, ke li diris,
enŝnurila senkovre, post mi:
-- Lace aŭ hantite, estas promesite,
vi cindrigos ja tion ĉi!

Ja finiĝas ĵur' per plenumo nur ...
estas ŝuldo, laŭ kodo de l' pado.
Miaj lipoj mutis, sed la kor' balbutis
mil protestojn dum mia vagado;
kaj dum fajro brulis kaj hundar' ululis
en la vastan senhejman neĝlandon,
kiel mi malbenis, kiel abomenis
tiun palan akompananton!

Frumatene (ŝajnis) plian pezon gajnis
la kvieta mortaĵo por mi;
hundoj lace spiris, tamen ni pluiris ...
da manĝaĵo malpli kaj malpli ...
Tra l' malbona pado, en frenezirado,
mi klopodis fortigi min mem
per ĝojiga kanto, kaj la kuniranto,
la aĉul' aŭdis min kun ridem' ...

Mi kaj mia ŝarĝo apud Lag' Legarĝo
haltis ĉe forlasita eksdomo ...
estis neĝkovrita ... tamen tuj vidita
estis Alice May, ĝia nomo.
Mi rigardis kaj, kun subita gaj',
pensis pri la kunulo glacia,
kaj ekkriis mi: "Tiu domo ĉi
estos la cindrigejo mia!"

Lignon hakis for el la planko, por
ekbruligo de forno, laŭ povo.
Prenis el angulo, ĵetis al la brulo,
ankaŭ karbon ... bonŝanca eltrovo!
Estis bela flamo. Ja malofte samo
kaŭzas tiel mirindan ekbrulon.
Truon faris mi, kaj metis en ĝi
Sam McGee, la glacian kunulon.

Do mi ekpromenis, ĉar min multe ĝenis
vidi mian amikon forbruli.
La ĉiel' ekbruis, vento ĉion skuis,
kaj la hundoj komencis ululi.
Meze de l' glaci', sur la frunto mi
ŝvitis varme, sed marŝis antaŭen.
Grasa ondo fuma en mantel' malluma
surĉiele sin ĵetis ĉirkaŭen.

Mankas la memor', kiel longe for
mi batalis kontraŭ la timo,
sed je vido de la frua danco stela
mi kuraĝis la rea proksimo.
Eĉ malsanis mi, sed decidis pri
ekrigardo, ĉu ĉio en ordo.
-- Fajro, jen mi diris, certe lin kuiris!
Mi kuraĝe malfermis la pordon.

Meze de la flam', pace sidas Sam,
ekrigardas, plezure ridetas
kaj parolas: -- Pasu, sed la pordon lasu
tuj fermita, karulo, mi petas.
Tie ĉi komfortas, tamen vi kunportas
la malvarmon kaj ŝtormon kun vi,
kaj mi timas, ĉar mi ĵus komencis varmi
unuafoje post Tennessee.

Strango kaj frenezo je sunnoktomezo
regas dum la strebado por oro.
Arktaj horizontoj plenas je rakontoj
sangfrostigaj pro ĝia hororo.
Ĉiujn priatestis Norda Lum', sed estis
Plej horora el ĉiuj por mi
mia propra ago ĉe Lebarĝa Lago:
la cindrigo de Sam McGee.