Enkomputiligis Don HARLOW

La decida horo

de Olúwábùnmi G. ÒSHÓ-DAVIES

Aperis en Ondo da Vero 24, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


Jen iu fremdulo, mia animo
Nun staranta kiel milita viktimo
Ĉe l'enirejo de mia koro.
En tiu ĉi via decida horo,
Ĉu vi enlasos lin?

Li ja eligos vian koron ŝtonan
Kaj anstataŭ tio donos koron karnan.
Per sia lumo Li bruligos ĝin
Kaj mem komencas loĝi ĉe ĝia sin'
Se vi enlasos lin.

Vian aprobon li celas akiri
Kvazaŭ li ne rajtus senpete eniri;
Jesu'! , tiun ĉi horon decidan,
Kaj vi ricevos lian tuŝon mildan
Se vi enlasos lin.