Enkomputiligis Don HARLOW

Amekstaz'

de Hendrik ADAMSON

en Dekdu poetoj, paĝoj 21-22


Kisu min, mordu min,
amu ĝis morto min,
eble vi morgaŭ min
ne amos plu.

Eble vi lasos min,
baldaŭ forgesos min
kaj ne permesos min
vin ami plu.

Ho, ĉi-tiu hor'
de volupt', ador',
kune ĝoj', dolor',
gaja rid' kaj plor'
Verva amfervor'
ĝis ekkrev' de kor'
kaj post ĝi langvor',
dolĉa rememor'.

Nin luladu anĝeletoj
kaj bruladu kandeletoj
hele, brile,
vi eksonu, gajaj triloj
de amkantoj,
por dormigi geamantojn
en nokthoro,
kor' ĉe koro.

Nin vizitu, sonĝo ora,
ond' de flora
bonodoro...