Enkomputiligis Don HARLOW

Diogeno

de Hendrik ADAMSON

en Dekdu poetoj, paĝoj 17-18


Moderna mi Diogeno, --
mi propran loĝas barelon,
vi, homoj, flanken! sen ĝeno
ĉe l' sun' mi varmigu orelon.

Forpaŝu, Makedoniano,
ne baru sunbrilojn orajn,
superas en ili la bano
triumfojn viajn glorajn.

Eĉ sole mian lanternon
mi kredas ja pli valora,
ĉar montras ĝi vian internon,
kun via mizero plora.

Por kio viaj purpuroj
kaj multekostaj ŝtonoj,
vi estis kaj estos stultuloj,
vi estis kaj estos friponoj.

Amasoj da homaj kranioj -
rikolto de falĉo batala,
jen spuroj de glormanio,
por landoj kaj homoj fatala.

Sed mi ne bezonas gloron,
nek flatojn de vanta kortego,
en koro mi sentas doloron
de kruda hommortigo.

Kaj mi ne bezonas oron,
nek ĉiujn trezorojn de l' mondo,
sed sangan mi ploras ploron
pri homaj maljust' kaj senhonto.