Enkomputiligis Don HARLOW |
Gril', gril', vi gajamuza gril', kun dolĉa tril' dum nokt-trankvil', kaj hel' kaj bel': de sur ĉiel' bril' de stelmil'. Tili', lili' kaj papili' raviĝas de la idili' de bril', de tril' de gril'. Gril', gril', vi gajamuza gril', kun farsa tril', jen fajro-bril' kaj ŝveba fumspiral' en val' kiel korktiril'. Tili'', lili' kaj papili' raviĝas de la idili' de bril', de tril' de gril'. Gril', gril', vi gajamuza gril', kun ĉarma tril' jen varma bril' de gaj' trankvila en okul' de noktvagul'. Tili', lili' kaj papili' raviĝas de la idili' de bril', de tril' de gril'. |