Enkomputiligis Don HARLOW

Ni ĝoju!

de Hendrik ADAMSON

en Dekdu poetoj, paĝoj 23-24


Ni ĝoju sen ĝojo,
ni kantu sen gajo.
kaj iru dancpaŝe sur nia viv-vojo,
ĉar kantoj kaj dancoj
forigas laciĝon,
pliigas kuraĝon,
ni ĝoju!

Ni ĝoju sen ĝojo,
ni kantu sen gajo,
ĉu vintro, aŭtuno -- por ni estu majo
kun floroj, birdĥoroj,
kun nura trilado
kaj suna brilado,
ni ĝoju!

Ni ĝoju sen ĝojo,
ni kantu sen gajo,
kaj se eksilentos por ĉiam ni foje,
ne estu ja plendo tuj antaŭ silento,
sed kantu birdĥoro
en lasta stertoro,
ni ĝoju!