Enkomputiligis Don HARLOW

Nokta kanto

de Hendrik ADAMSON

en Dekdu poetoj, p. 20


Folisusur',
fontet-murmur',
jen ĉielrando en purpur'.
El post kurtenet' flirtanta
lumetadas nokt-kandel'
kaj la mondon tramigrante
gardo-staras dorm-anĝel'.

Folisusur',
fontet-murmur',
jen ĉielrando en purpur'.
En brilante blanka robo
baldaŭ venos la maten',
sur la ŝultro kun sunglobo;
disrompiĝos nokt-katen'.

Folisusur',
fontet-murmur',
jen ĉielrando en purpur'.