|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Dancas fingroj sur klavaro -- grincas dentoj de luparo, plaŭdas hufoj sur glacio, tondras pafoj kaj eĥadas krioj, krioj ... Dancas fingroj sur klavaro -- grincas dentoj en arbaro... sed ekhaltis ĉaspelantoj kaj elsaltis el densej' mil feo-kantoj. Fingroj dancas sur klavaro, feoj kantas en arbaro. |