Enkomputiligis Don HARLOW

Al profeto

de Hendrik ADAMSON

en Dekdu poetoj, paĝoj 18-19


La mond' deliras sangebria,
pretiĝas nova fratobuĉ';
profet', ne ĵetu perlojn viajn
al porkoj; via dev' -- la fuĝ', -
dezerto viajn pensojn scias,
se vi predikas, ŝtonoj krias.

Preferu vian liton sablan
al kiu ajn alia lit'
kaj la mizeran manĝotablon
al tablo de la sibarit',
li longe antaŭ mort' jam putras,
laŭ vol' de Di' vin korvoj nutras.

Sur via korp' la simplaj vestoj
neniom cedas al purpur';
vizitas milde vin la bestoj,
alproksimiĝas kun murmur';
dum homon ŝiras hom' per dentoj,
indulgas tigroj vin, serpentoj.

Sed iam ankaŭ hom' komprenos,
ke li naskiĝis por fratam';
nur tiam via temp' alvenos
por ke ekbrulu vorta flam',
nur tiam via pov' sin montros,
subite via voĉ' ektondros.

Ĝis tiam -- preĝo kaj silento,
atendu, -- aliiĝas mond',
ekkaptos nepre homojn pento,
ekregos nepre homojn hont',
eksonos ĉie larmaj ploroj
kaj por semad' pretiĝos koroj.