Enkomputiligis Don HARLOW

Rezigno

de Hendrik ADAMSON

en Dekdu poetoj, paĝoj 22-23


Ne frapu sur koro, fermita la pord'
kaj vana la peno, iru for, iru for!
Mli longe atendis, sed, laca ĝis mort'
nun ĉesis, forgesis, iru for, iru for!

Varmege mi amis, doloris la kor'!
ĝi plu ne doloras, iru for, iru for!
mi plendis pri l' sorto kun larmoj, kun plor',
nun ĉesis, forgesis, iru for, iru for!

Mi vokis, mi ludis, disŝiriĝis la kord'
la harp' disrompiĝis, iru for, iru for!
furioze batalis mi kontraŭ la sort',
nun ĉesis, forgesis, iru for, iru for!

Ne veku pasinton; ho, kia tortur';
se ĝi reviviĝos, iru for, iru for!
Ne frapu sur koro, fermita la pord'
Kaj vana la peno, iru for, iru for!