Enkomputiligis
Don HARLOW
Ŝi
de Hendrik ADAMSON
en
Dekdu poetoj
, paĝoj 20-21
Hararo via, sukceno,
okuloj nigraj, agat',
fajreroj en ili, rubenoj
kaj lip', el karn' de granat'.
Manetoj sen dub' alabastraj,
unget' kvazaŭ rozpetal',
briletas vi astr' inter astroj,
el plej multekosta metal'.