Enkomputiligis Don HARLOW

Aŭtuntamburoj

de Hendrik ADAMSON

en Dekdu poetoj, paĝoj 26-27


Plu ne jodlas najtingal'
en ĉi val',
flavas luno kvazaŭ gal';
folifal'.
Kirle, kirle, kirle, kirle ilin vento tordas,
hurle, hurle, hurle, hurle, kiel hund' rabia mordas.

Nur kriaĉas noktvagul' --
strig-ulul'
kaj iraĉas kvazaŭ mul'
ebriul'.
Stumble, stumble, stumble, stumble, kun la naz' en kot'
grumhle, grumble, grumble, grumble li disŝmiras ĝin per frot'

Flugas vento kvazaŭ vel'
en ventpel',
jen raketo de ĉiel' --
falas stel'.
Grince, grince, grince, grince prujnon ŝutas frost',
pinĉe, pinĉe, pinĉe, pinĉe ĝis ekkrakas ost'.

Jam koaglas la medol'
col' post col'
sed finiĝas la petol'
de l' fivol' :
fuĝe, fuĝe, fuĝe, fuĝe nokto kuras for,
ruĝe, ruĝe, ruĝe, ruĝe disfloriĝas la aŭror'.