Enkomputiligis Don HARLOW

Vesperkanto

de Hendrik ADAMSON

en Dekdu poetoj, paĝoj 27-28


Forpasis kure la juneco,
temp' tro revema sen prudent' --
kaj estingiĝis purpurmeĉo
en malproksima orient'.

Min tro lacigis voj' ŝtonoza,
sur dorso sidas zorgo-ĝib',
mi iras, iras, senripoza
vagulo, sub sortbata vip'.

Min jam, post lastaj lacaj paŝoj,
atendas tombo: frosta lit',
kaj ĉirkaŭ kruco el kreskaĵoj
de l' ter volviĝos sole vit'.