Enkomputiligis Don HARLOW

Norda naturo

de Hilda DRESEN

en Dekdu poetoj, p. 30


Kiel pinet', baraktanta en marĉo senfunda,
Kiun enue ornamas nur musko abunda,
Estas la norda naturo obstine persista,
Melankolie rezigna, sed ne pesimista, --
Ĉar en la marĉolagetoj ja sin respegulas
Ankaŭ kelkiam la gaja ĉielo lazura,
Super la kriplaj pinetoj brilegas kaj brulas
Dum noktohoroj stelaroj en alt' senmezura, --
Kaj dum aŭtun' la eriko abunde ekfloras,
Violkoloras kaj dolĉe, miele odoras,
Dum postrigardas la marĉo senspire, sopire
La forflugantajn gruarojn, voĉantajn forire.