Enkomputiligis Don HARLOW

Paduso

de Hilda DRESEN

en Dekdu poetoj, p. 31


Paduso, reĝino de l' nordo
Kun blanka floraro,
Unua printempa heroldo,
Ornam' de l' kamparo.

En ĉiu ĝardeno vi floras,
Ĉe ĉiu dometo,
Agrable kaj dolĉe odoras
En nokta kvieto.

Kaj kvazaŭ neĝeroj, hezite,
Petal' post petalo,
Ŝutiĝas florar' via glite
Dum sia disfalo.