Enkomputiligis Don HARLOW

Ĝena penso

de Hilda DRESEN

en Dekdu poetoj, paĝoj 35-36


Jen flugas tra la menso
Pri vi subita penso,
Hazarda, preskaŭ gena,
Obtuze dolorplena.

En malkompreno ia,
Duone ironia,
La buŝ' ektremas lace,
Sensange kaj grimace.

Sed en la koro muta
Nenia sent' akuta, --
Plenigas ĝin rezigno
Miksita kun indigno . . .